Proteinojn estas esencaj elementoj de vivaĵoj, kiujn ili produktas el ĉenigitaj aminacidoj, kiuj estas siavice rekte koditaj per la genetika kodo.

Sciante la anglan nomon oni povas serĉi informojn pri proteinoj en la datumbazo de NCBI. Trovinte iun, oni konstatas, ke proteinoj kun sama nomo tamen varias de vivaĵo al vivaĵo kaj do listiĝas pluraj trovoj. Se oni sekvas unu el la referencoj kaj elektas la ligilon FASTA oni povas enrigardi la sekvencon de aminacidoj koditaj per ties unuliteraj mallongigoj.