Enzimoj katalizas ĥemiajn regaojn en vivaĵoj. Ili estas tre efikaj: la ĥemiaj reagoj en vivaĵoj okazas ĉe modera temperaturo kaj premo. Plej multaj enzimoj estas proteinoj.

Ankaŭ RNA povas katalizi ĥemiajn reagojn. Pro tio oni supozas, ke praaj organismoj uzis ĝin kaj kiel gena kodo kaj kiel katalizilo.

Multaj enzimoj bezonas koenzimon por aktiviĝi. En la foresto de koenzimo, oni nomas enzimon ankaŭ apoenzimo; en la kunesto, do la aktiva stato, holoenzimo. Koenzimoj ordinare estas vitaminoj aŭ vitamin-derivaĵoj.