Manlokoj
Por prezentado de gestoj ni uzas la grafikan lingvon Sutton Sign Writing. Per ĝi la gestojn oni skribas ordinare el dorsa perspektivo (ŝultra strio sub la kapbsimbolo: ⍜︎), dum la mansignoj estas aŭ el dorsa aŭ el desupra perspektivo (rekoneblaj per blanka strio ĉe la fingrartiko). Por pli klare montri la pozicion de la manoj ni en pluraj manlokoj montras elsupran perspektivon (rekonebla per la ŝultra strio sub la kapsimbolo: ⦵︎)
@00 (i) - Unumana, fingroj supren, alte sur la mentono tuj sub la lipoj, polmo vicflanken. | @01 (ĵ,y) - Simitrie dumana, fingroj supren, polmoj antaŭen. | @02 - Unumana, fingroj vicflanken, polmo malantaŭen do frunten. | @03 (r) - Unumana, fingroj iom malantaŭen, polmo iom suben. |
@04 - Simitrie dumana, fingroj supren, polmoj malantaŭen proksimaj al la okuloj aŭ tre alte sur la vangoj. | @05 (n) - Unumana ĉe nazo, fingroj supren, polmo vicflanken. | @06 - Unumana ĉe orelo, fingroj supren, polmo vicflanken. | @07 (a) - Simitrie dumana, fingropintoj tuŝas unu la aliajn, polmoj ortaj inter si. |
@08 - Unumana ĉe lipoj, fingroj supren, polmo malantaŭen. | @09 (ĝ,q) - Unumana, polmo pli-malpli malantaŭen apud aŭ tuŝante la vangon (inter oreloj kaj lipoj). | @10 - Unumana, la ĉefmano ĉ. 20 cm antaŭ la ĉefŝultro, fingroj supren, polmo antaŭen. | @11 - Unumana, tuŝante per la polmo la kontraŭan supran brakon. |
@12 - Unumana, la ĉefmano ĉ. 20 cm antaŭ la ĉefŝultro, fingroj supren, mandorso antaŭen. | @13 - Fingroj de ĉefmano supren, polmo antaŭen. Vicmano en formo 'b' ĉ. 10 cm antaŭ la korpo, polmo malantaŭen fingroj ĉefflanken. Ĉefmano antaŭ vicmano. | @14 - Unumana, fingroj antaŭen, polmo suben. | @15 - Unumana, fingroj antaŭen, polmo vicflanken. |
@16 - Unumana, fingroj antaŭen, Polmo supren. | @17 (s) - Unumana, tuŝante la alian manartikon, polmoj suben, vicmano kiel s-mano (pugno). | @18 - Unumana, fingroj supren, polmo vicflanken. | @19 - Fingroj de ĉefmano suben, polmo malantaŭen. Vicmano en formo 'b', ĉ 20cm antaŭ la korpo, polmo malantaŭen, fingroj ĉefflanken. Ĉefmano malantaŭ vicmano. |
@20 - Simitrie dumana, fingroj de ambaŭ manoj supren. Ĉefmano antaŭ vicmano. | @21 (b) - Fingroj de ĉefmano supren, polmo pli-malpli malantaŭen. Vicmano en formo 'b', ĉ. 20 cm antaŭ vicŝultro, polmo antaŭen, fingroj supren. Ĉefmano tuŝas la fundon de la polmo de la vicmano. | @22 - Simitrie dumana, manoj antaŭ la genuoj. Fingroj de manoj suben, polmoj malantaŭen. | @23 (t) - Fingroj de ĉefmano supren, polmo malantaŭen. Vicmano en formo 'b', ĉ 10 cm antaŭ la kolo, polmo suben, fingroj ĉefflanken. Ĉefmano tuŝas la polmon de la vicmano. |
@24 - Simitrie dumana, manoj antaŭ ŝultroj, fingroj antaŭen, polmoj suben. | @25 (h,ĥ) - Simitrie dumana, fingroj antaŭen, polmoj enen je distanco. | @26 - Simitrie dumana, manoj antaŭ la genuoj. Fingroj de manoj antaŭen, polmoj supren. | @27 - Fingroj de ĉefmano antaŭen, polmo suben. Vicmano en formo 'b', ĉ. 10 cm antaŭ stomako, polmo supren, fingroj antaŭen. Ĉefmano tuŝas la vicmanon. |
@28 - Simitrie dumana, fingroj supren, polmoj enen je distanco. | @29 - Fingroj de ĉefmano suben, polmo malantaŭen. Vicmano en formo 'b', ĉ. 10 cm antaŭ la talio, polmo supren, fingroj ĉefflanken. Ĉefmano tuŝas la polmon de la vicmano. | @30 (z) - Polmoj supren, la fingroj montras al la kontraŭa flanko. La ĉefmana dorso tuŝas la polmon de 'b'-vicmano kiu troviĝas ĉ. 10 cm antaŭ la koro. | @31 - Polmo de ĉefmano suben, polmo de vicmano supren. La vicmano estas en formo 'S'. La manoj ortaj, la fingroj de la ĉefmano tuŝas la polmon de la vicmano. |
@32 (ŭ,w) - Simitrie dumana, manoj antaŭ la brusto, polmoj malantaŭen. Fingroj de la manoj direktiĝantaj unu al la alia. | @33 - Simitrie dumana, la eĝo de la ĉefmano tuŝas la eĝon de la vicmano, en kvazaŭ vertikala ikso. | @34 - Simitrie dumana, fingroj antaŭen, polmoj suben. La dikfingroj tuŝas unu la alian. | @35 - Simitrie dumana, fingroj antaŭen. Polmoj enen, proksimaj sed sen kontakto. |
@36 - Polmo de ĉefmano supren kaj fingroj vicflanken, tuŝas la vertikalan vicmanon inter la montrofingro kaj la elstaranta dikfingro. | @37 - Polmo de ĉefmano pli-malpli malantaŭen, vertikale tuŝanta alsupran polmon de 'b'-vicmano. | @38 (u) - Simitrie dumana, fingroj supren. Polmoj enen tre proksimaj sed sen kontakto. | @39 - Simitrie dumana, polmoj suben, la ĉefmano kuŝas sur la dorso de la vicmano, en kvazaŭ horizontala ikso. |
@40 (d) - Unumana, ĉe kokso, fingroj suben, polmo koksen. | @41 (p) - Unumana ĉe ŝultro/akselo, polmo oblikve suben iom flanken. | @42 - Unumana, fingroj vicflanken, polmo gorĝen. | @43 (m) - Simitrie dumana, fingroj direktiĝantaj unu al la alia, polmoj ŝultren. |
@44 - Unumana, fingroj vicflanken, polmo suben. | @45 (e) - Unumana, fingroj vicflanken, polmo malantaŭen tuŝante ĉe koro. | @46 - Unumana, fingroj vicflanken, polmo supren. | @47 (v) - Simitrie dumana, polmoj ortaj ĉe la pubo. |
@48 (j) - Unumana, malalte ĉe ingveno, fingroj suben, polmo vicflanken. | @49 (ŝ,x) - Simitrie dumana, polmoj brusten, kvazaŭ surbrusta perbraka ikso. | @50 (o) - Fingroj de ĉefmano vicflanken, polmo oblikve antaŭen duone suben, tuŝanta la montro- kaj dikfingron de 'o'-vicmano. | @51 (g) - Fingroj de la ĉefmano direktitaj al la 'g'-vicmano, polmo de ĉefmano estas duone antaŭen kaj duone suben. |
@52 - Fingroj de ĉefmano supren, polmo malantaŭen. Vicmano en formo 'b', ĉ. 20 cm antaŭ la korpo, polmo malantaŭen, fingroj ĉefflanken. Ĉefmano malantaŭ vicmano. | @53 - Simitrie dumana, ĉe la mamoj, polmoj suben kaj iom flanken. | @54 - Simitrie dumana, fingroj antaŭen, polmoj supren. La eĝoj de la manoj tuŝas unu la alian. | @55 - Unumana, polmo malantaŭen tuŝanta la ventron. |
@56 (k) - Unumana, tuj sub la kubuto (kun kontakto), polmo kubuten. | @57 - Simitrie dumana, fingroj supren tuj antaŭ la vizaĝo, ne tuŝante la vangojn sed ĉ. 10 cm antaŭ ili je nivelo de okuloj. | @58 (l) - Unumana, fingroj supren, polmo vicflanken, aere, alte, super ŝultro, ne proksime al la orelo. | @59 - Simitrie dumana, fingroj antaŭen. Ĉefmano tuj super la vicmano, polmoj direktitaj unu al la alia. |
@60 - Unumana, fingroj supren, polmo antaŭen. La ĉefmano estas antaŭ la vizaĝo, sed ne tuŝante ĝin. | @61 (f) - Unumana, fingroj supren, polmo vicflanken. La manartiko tuŝas la frunton. | @62 (c,ĉ) - Unumana, fingroj vicflanken, polmon suben. Sur aŭ tuj super la kapo. | @63 - Unumana, flanke apud la lipoj, fingroj supren, polmo antaŭen. |