2 - Bulea Algebro
Bulea Algebro
Ĉiu logika funkcio povas esti reprezentata kiel bulea termo,
tio estas supermetaĵo de la funkcioj NE
, KAJ
kaj AŬ
. Validas diversaj leĝoj por tiuj funkcioj:
komutaj: \(a \land b = b \land a; a \lor b = b \lor a\)
asociaj: \((a \land b) \land c = a \land (b \land c); ( a \lor b) \lor c = a \lor (b \lor c)\)
distribuaj: \((a \land b) \lor c = (a \lor c) \land (b \lor c); (a \lor b) \land c = (a \land c) \lor (b \land c)\)
De-Morganaj: \(\overline{x \land y} = \overline{x} \lor \overline{y}; \overline{x \lor y} = \overline{x} \land \overline{y}\)
k.a.
Reprezentaj formoj
Ĉiu logika funkcio povas esti reprezentata kiel alternativo de konjunkcioj de variabloj kaj negaciitaj variabloj: \(xy \lor \overline{x}(y \lor xz)\overline{(x(\overline{y} \lor z) \lor yz)} = xy \lor \overline{x}y\overline{z}\).
Se ĉiu konjunkcio entenas ĉiujn variablojn de la funkcio, oni nomas tion plena alternativa reprezento. Tiu reprezentaĵo estas unika por ĉiu esprimo: \(xy \lor \overline{x}y\overline{z} = xyz \lor xy\overline{z} \lor \overline{x}y\overline{z}\).
Rilato inter logiko kaj algebro de aroj
\(M\) estu aro de \(2^m\) elementoj, tiam la strukturoj \(\{P(M);\cup;\cap;C\}\) kaj \(\{ F_2^m;\land;\lor;\lnot\}\) estas isomorfaj. Ĉe tio \(P(M)\) estas la aro de ĉiuj sub-aroj de \(M\). \(\cup,\cap,C\) estas la kunigo, intersekco kaj komplemento da aroj. \(F_2^m\) estas la aro de ĉiuj \(m\)-argumentaj logikaj funkcioj.
Kompleteco de funkcisistemo
Sistemo de logikaj funkcioj estas kompleta, se ĉiu logika funkcio estas reprezentebla
per supermetado de la funkcioj el tiu sistemo. Ĉar ĉiu logika funkcio estas reprezentebla
per supermetaĵo el la funkcioj KAJ
, AŬ
kaj NE
, sistemo estas jam kompleta, se tiuj tri funkcioj
estas reprezenteblaj per la funkcioj de la sistemo. Jam la sistemoj \(\{\land;\lnot\}\) kaj
\(\{\lor;\lnot\}\) estas kompletaj.
Simetria diferenco
La funkcion \(\oplus\) (XAŬ
) laŭ \(x \oplus y = (x \land \overline{y}) \lor (\overline{x} \land y)\)
oni nomas ankaŭ simetria diferenco, aŭ duuma adicio. La funkcisistemo \(\{\oplus;\land\}\) estas kompleta.
Oni per ĝi povas konstrui algebron, kie validas tiuj leĝoj:
k.a.
Lineara funkcio
Lineara funkcio estas reprezentebla kiel sumo en la formo \(\bigoplus_i(\alpha_i \land x_i \oplus \beta_i)\).
Fermita klaso de funkcioj
Aro de logikaj funkcioj estas fermita, se ĉiu supermetaĵo de funkcioj el la aro apartenas mem al la aro. Per supermeto de la funkcioj de iu sistemo oni ricevas fermitan klason, ĝi estas generita de la sistemo.
Monotonaj funkcioj
Se \(\textbf{σ} = (\sigma_1,...\sigma_n)\) kaj \(\textbf{τ} = (\tau_1,...\tau_n)\) estas n-opoj kun
elementoj 0 kaj 1 ni difinas rilaton \(\le\) per \(\textbf{σ}\le\textbf{τ} \iff \sigma_i\le\tau_i; i=1,...,n\).
Iu n-argumenta funkcio \(f\) estas monotona, se el \(\textbf{σ}\le\textbf{τ}\) sekvas \(f(\textbf{σ})\le f(\textbf{τ})\).
Ekzemple la funkcioj KAJ
, AŬ
, NUL
kaj UNU
estas monotonaj.
La funkcio NE
estas ne monotona. Ĉiu bulea termo, kiu ne entenas la funkcion NE
reprezentas monotonan funkcion kaj
ĉiu monotona funkcio estas reprezentebla kiel bulea termo sen la funkcio NE
.
La aro de ĉiuj monotonaj funkcioj estas fermita klaso. Ĝi estas generita de la funkcioj
KAJ
, AŬ
, NUL
kaj UNU
.
Kvazaŭ kompleta funkcisistemo
Sistemo de logikaj funkcioj estas kvazaŭ kompleta, se ĝi fariĝas kompleta per aldono de la funkcioj NUL
kaj UNU
.
Funkcisistemo estas kvazaŭ kompleta, se ĝi entenas almenaŭ nemonotonan kaj nelinearan funkciojn.
Dualaj funkcioj
Du n-argumentaj logikaj funkcioj \(f_1\) kaj \(f_2\) estas dualaj, se
\(f_1(x_1,...,x_n) = \overline{f_2(\overline{x_1},...,\overline{x_n})}\).
Ekzemple la funkcioj KAJ
kaj AŬ
estas dualaj funkcioj. La memdualaj funkcioj formas fermitan klason.
Konservantaj funkcioj
Funkcio \(f\) estas nul-konservanta, se \(f(0,...,0) = 0\). Funkcio \(f\) estas unu-konservanta, se \(f(1,...,1) = 1\). La nul-konservantaj kaj la unu-konservantaj funkcioj formas fermitajn klasojn. Sistemo de funkcioj estas kompleta, se ĝi entenas almenaŭ nelinearan, nemonotonan, memdualan, nenulkonservantan kaj neunukonservantan funkciojn. Kompreneble unu funkcio povas havi plurajn de tiuj kvalitoj.
Taskoj
(1) Estu donita la funkcio \(f\) per la sekva tabelo:
x | y | z | f |
---|---|---|---|
0 | 0 | 0 | 0 |
0 | 0 | 1 | 1 |
0 | 1 | 0 | 0 |
0 | 1 | 1 | 1 |
1 | 0 | 0 | 1 |
1 | 0 | 1 | 0 |
1 | 1 | 0 | 0 |
1 | 1 | 1 | 1 |
Montru, ke la sistemo konsistanta nur el tiu funkcio \(f\) estas kvazaŭ kompleta! Reprezentu \(f\) per la funkcioj \(\oplus\) kaj \(\land\) !
(2) Transformu la sekvajn esprimojn en alternativon de konjunkcioj kaj en konjunkcion de alternativoj:
(a) \(((p\implies(q\implies r))\implies ((p\implies q)(p\implies r)))\)
(b) \(((o\implies q)\implies ((\overline{p}\implies \overline{q})))\)
(c) \((((p\implies q)\implies p) \implies p)\) !