Kiam substancoj intermiksiĝas povas estiĝi solvaĵo: la molekuloj de unu substanco, kutime flua, la solvilo, ŝoviĝas inter la molekulojn de alia substanco, la solvataĵo, superante ties intermolekulaj fortoj. Akvo estas bona solvilo pro siaj dipolaj molekuloj kaj la kapablo formi hidrogenpontojn. Aliaj solviloj ekzemple estas organikaj fluaĵoj kiel alkoholo, acetono aŭ oleo.

Ankaŭ jonajn ligojn solvilo povas certagrade superi. Tiel natria klorido solviĝas facile en akvo. Ĉar la akvomolekuloj estas dipolaj, ili sfere ĉirkaŭas la jonojn kaj efikas tiel forte, ke dissolviĝas la ligoj inter la saljonoj.

Solvado estas fizika fenomeno inversigebla. Sed kiam pluraj substancoj solviĝas en iu solvilo povas okazi ĥemiaj reakcioj kiel precipito aŭ acid-bazaj reakcioj.

Tiel ekzemple karbondioksido grandparte solviĝas kiel gaso en akvo, sed parto kombiniĝas kun akvo al karbonacido: \(\ce{CO2 + H2O <=> H2CO3}\), kiu siavice disociiĝas al hidrogenkarbonatjonoj: kaj oksonio \(\ce{H2CO3 + H2O <=> H3O^{+} + HCO3^{-}}\) kaj plu al karbonatjonoj: \(\ce{HCO3^{-} + H2O <=> CO3^{2-} + H3O^{+}}\) 1.

fontoj