Laŭ la teoremo de Pitagoro por orta triangulo validas, ke la kvadrato super la plej longa latero (la hipotenuzo kun longeco \(c\)), egalas al la sumo de la kvadratoj de la du pli mallongaj lateroj (la katetoj apudantaj la ortan angulon kun longecoj \(a\) kaj \(b\) 🐈):

\[c^2 = a^2 + b^2\]

Per tiu formulo oni ankaŭ povas elkalkuli la longecon de hipotenuzo per la formulo:

\[c = \sqrt{a^2+b^2}\]

Dum la jarcentoj homoj trovis plurajn manierojn pruvi la teoremon de Pitagoro. Malsupre ni prezentas grafikan pruvon.