Logiko 3 - Predikata kalkulsistemo
Predikato
Predikato estas funkcio \(P: M^n \rightarrow \{0;1\}\). La aron \(M\) oni nomas objektaro aŭ individuaro, kies elementoj estas objektoj aŭ individuoj. La nocio de predikato estas parenca al tiu de rilato: \(P(x_1,...,x_n) = 1 \iff (x_1,...,x_n) \in R\).
Liberaj, fiksitaj kaj ligitaj variabloj
En predikatlogikaj esprimoj ekzistas kaj logikaj variabloj kaj individuovariabloj. Se oni scias nenion pri ili, ili estas liberaj. Oni fiksas variablon donante al ĝi valoron. Oni ligas variablon per kvantosignoj: \(\forall x P(x)\) - por ĉiuj \(x\) estas \(P(x); \exists y P(y)\) - ekzistas \(y\) kun \(P(x)\).
Signoj
En predikata logiko ekzistas tiuj signogrupoj:
variabloj: \(x_1, x_2,...\)
konstantoj: \(a_1,a_2,...\)
predikatsignoj: \(P_1,P_2,...\)
funkcisignoj: \(f_1,f_2,...\)
log. funkcioj, kvantosignoj: \(\forall, \exists, \land, \lor, \lnot, \implies, \iff\)
teknikaj helpsignoj: \(),(\) k.a.
Ekvivalentaĵoj pri la kvantosignoj
Por transformado de esprimoj kun kvantosignoj oni bezonas tiujn ĉi ekvivalentaĵojn:
\[\lnot(\exists x P(x)) \iff \forall x \lnot P(x)\] \[\lnot(\forall x P(x)) \iff \exists x \lnot P(x)\] \[\forall x (P_1(x) \land P_2(x)) \iff \forall x P_1(x) \lor \forall y P_2(y)\] \[\exists x (P_1(x) \lor P_2(x)) \iff \exists x P_1(x) \lor \exists y P_2(y)\] \[\forall (P_1(x) \lor P_2(x)) \iff \forall x P_1(x) \lor \forall y P_2(y)\] \[\exists x (P_1(x) \land P_2(x)) \iff \exists x P_1(x) \land \exists y P_2(y)\] \[\forall x \forall y P(x,y) \iff \forall y \forall x P(x,y)\] \[\exists x \exists y P(x,y) \iff \exists y \exists x P(x,y)\] \[\forall x (P(x) \land y) \iff (\forall x P(x)) \land y\] \[\forall x (P(x) \lor y) \iff (\forall x P(x)) \lor y\] \[\exists x (P(x) \land y) \iff (\exists x P(x)) \land y\] \[\exists x (P(x) \lor y) \iff (\exists x P(x)) \lor y\]Aksiomoj de la predikata kalkulsistemo
Al la aksiomoj de la verdikta kalkulsistemo (ekz. AI, AII aŭ AIII) estas aldonataj du ceteraj:
\[\forall x F(x) \implies F(y)\] \[F(y) \implies \exists x F(x)\]Deduktreguloj de la predikata kalkulsistemo
La jam konata: \(\frac{A, A \implies B}{B}\)
Krome: \(\frac{F \implies G(x)}{F \implies \forall x G(x)}\) kaj \(\frac{G(x) \implies F}{\exists x G(x) \implies F}\)
Interpreto
Interpreto de predikatlogika esprimo konsistas en nemalplena objektaro \(M\), dono de la valoroj de konstantoj, de la funkcioj kaj predikatoj.
Modelo; plenumebla, ĝenerale valida, kontraŭdira esprimoj
Tiuj nocioj estas difinitaj analoge kiel en verdikta logiko.
Preneksformo
Esprimo havas preneksformon, se ĝi havas la sekvan formon: \((Q_1 x_1)...(Q_k x_k)M\), ĉe kio \((Q_i x_i)\) estas aŭ \((\forall x_i)\) aŭ \((\exists x_i)\) kaj \(M\) esprimo sen kvantosignoj. \((Q_1 x_1)...(Q_k x_k)M\) estas nomata prefikso.
Preneksformon oni ricevas laŭ tiuj paŠoj: (1) Eliminu sag-signojn per: $$F \iff G = (F \implies G) \lor (G \implies F); F \implies G = \lnot F \lor G
(2) Tiru negaciojn internen:
\[\lnot(\lnot F) = F; \lnot(F \land G) = \lnot F \lor \lnot G; \lnot(F \lor G) = \lnot F \land \lnot G)\] \[\lnot(\forall x F[x]) = \exists x \lnot F[x]; \lnot (\exists F[x]) = \forall x \lnot F[x]\](3) Donu al la variabloj unikajn nomojn
(4) Apliku la regulojn donitajn sub alineo ekvivalentaĵoj pri la kvantosignoj
Skolemado
Nomita laŭ Thoralf Skolem (1920). La ideo estas anstataŭi esprimon \(\forall x_1 \forall x_s...\forall x_n \exists y F\) per \(\forall x_1 \forall x_2...\forall X_n F^*\). Ĉe tio oni ricevas \(F^*\) el \(F\) per substituo de la variablo \(y\) per funkcio dependanta de la variabloj \(x_1,x_2,...,x_n\).
Tia funkcio estas nomata skolemfunkcio. Normale la skolemfunkcio ne estas konata, same kiel la \(y\) antaŭe ne estis konata, sed oni povas trovi tiun, se ankaŭ \(y\) estas trovebla laŭ la \(x_1,x_2,...,x_n\). Tia transformo, nomita skolemado, ne konservas modelojn, sed la kvaliton ‘esti plenumebla aŭ ne’.
Se oni skolemus la \(\forall\)-signojn, estus konservata la ĝenerala valideco. ekzemplo: \(\exists x \forall y \forall z \exists u \forall v \exists w P(x,,y,z,u,v,w)\) estas en skolema normformo: \(\forall y \forall z \forall v P(a_x,y,z,f_u(y,z,v,f_w(y,z,v)))\).