Logiko 2 - Aserta kalkulsistemo
Aserta esprimo
Aserta esprimo estas vico de signoj \(p_1,p_2,...\) por variabloj kaj \((, ), 0, 1, \land, \lor, \lnot, \implies, \iff\) kaj sekvas al la indukta difino:
(1) Ĉiu aserta variablo estas esprimo.
(2) Se \(Z\) estas esprimo, tiam ankaŭ \(\lnot Z\) estas esprimo.
(3) Se \(Z_1, Z_2\) estas esprimoj, tiam ankaŭ \((Z_1 \land Z_2), (Z_1 \lor Z_2), (Z_1 \implies Z_2), (Z_1 \iff Z_2)\) estas esprimoj.
(4) Signovico estas esprimo nur tiam, kiam ĝi estas konstruebla per (1) - (3).
Interpreto
Funkcio, kiu alordigas al ĉiu variablo, uzita en esprimo unu de la valoroj 0, 1 estas nomata interpreto. Interpreto \(f\) plenumas esprimon aŭ esprimo estas valida laŭ interpreto \(f\), se la valoro rezultanta el la anstataŭigo de la variabloj per la respektivaj valoroj 0 aŭ 1 en la esprimo estas 1. Se eĉ aro \(X\) de esprimoj estas valida laŭ la interpreto \(f\), tiam ĝi estas modelo de la esprimaro \(X\). La teorio de interpreto \(f\) estas la aro de ĉiuj esprimoj, kiujn \(f\) plenumas. Teorio de interpretaro \(F\) estas la aro de ĉiuj esprimoj, kiujn plenumas ĉiuj interpretoj \(f\) el \(F\).
Valideco kaj plenumebleco de esprimoj
Se por esprimo ekzistas plenumanta interpreto, la esprimo estas plenumebla. Esprimo estas ĝenerale valida, se ĝi estas valida laŭ ĉiuj eblaj interpretoj. Oni volas ekscii, ĉu esprimo estas ĝenerale valida, plenumebla aŭ ne plenumebla, t.e. kontraŭdira. Validas la sekvaj interrilatoj: Se esprimo \(A \implies B\) estas ĝenerale valida kaj ankaŭ \(A\) estas ĝenerale valida, tiam ankaŭ \(B\). Se esprimo \(A\) estas ĝenerale valida, tiam ĝi restas tia, kiam oni anstataŭigas variablojn el ĝi per iuj esprimoj. Esprimo \(A\) estas ĝenerale valida tiam, kaj nur tiam, kiam \(\lnot A\) estas ne plenumebla.
Konkludado
Esprimo \(A\) estas konkludebla el esprimaro \(X\), se ĉiu interpreto plenumanta \(X\) ankaŭ plenumas \(A\), t.e. la modelaro de \(X\) estas sub-aro de la modelaro de \(\{A\}\).
La aro \(X'\) de ĉiuj esprimoj, konkludeblaj el esprimaro \(X\), entenas \(X\) kaj estas egala al la aro \(X''\) de ĉiuj esprimoj konkludeblaj el \(X'\). Se la esprimaro \(X\) estas sub-aro de esprimaro \(Y\), tiam la aro \(X'\) de esprimoj konkuldeblaj el \(X\) estas sub-aro de \(Y'\), la aro de esprimoj konkludeblaj el \(Y\).
Por ĉiuj esprimoj \(A, B\) kaj la esprimaro \(X\) validas:
(1) Se el \(X\) estas konkludebla \(A \implies B\) kaj \(A\) estas konkludebla el \(X\), tiam ankaŭ \(B\) estas konkludebla el \(X\).
(2) Se el \(X\) estas konkludebla \(A \implies B\), tiam el \(X \cup \{A\}\) estas konkludebla \(B\).
(3) Se el \(X \cup \{A\}\) estas konkludebla \(B\), tiam el \(X\) estas konkludebla \(A \implies B\).
Kompleta, maksimuma kaj finie plenumebla esprimaroj
Kompleta estas esprimaro \(X\), se por iuj esprimoj \(A\) kaj \(B\) validas la sekvaj postuloj:
(1) \(A \notin X\) ekzakte tiam, kiam \(\lnot A \in X\)
(2) \(A \land B \in X\) ekzakte tiam, kiam \(\{A;B\} \in X\)
(3) \(A \lor B \in X\) ekzakte tiam, kiam \(\{A;B\} \cap X \ne \emptyset\)
(4) \(A \implies B \in X\) ekzakte tiam, kiam kun \(A \in X\) ankaŭ \(B \in X\)
Esprimaro \(X\) estas nomata maksimuma, se \(X\) estas pelnumebla kaj ĉiu vera super-aro ne estas pelnumebla. Finie plenumebla ĝi estas nomata, se ĉiu finia sub-aro de ĝi estas plenumebla. Finie plenumebla esprimaro estas plenumebla.
Deduktado
Esprimo \(A\) estas deduktebla el esprimaro \(X\), se inter ambaŭ ekzistas deduktrilato. Deduktrilato estas rilato \(\implies\) inter esprimoj \(A, B,...\) kaj esprimaroj \(X, Y,...\), kiu plenumas la sekvajn postulojn:
(1) Se \(A\) estas elemento de \(X\), tiam \(X \implies A\).
(2) Se \(X \implies A\) kaj \(X\) estas sub-aro de \(Y\), tiam ankaŭ \(Y \implies A\).
(3) Se por ĉiuj \(A\) el \(Y\) estas \(X \implies A\) kaj cetere \(Y \implies B\), tiam ankaŭ \(X \implies B\).
(4) Se \(X \implies A\), tiam ekzistas finia sub-aro \(Y\) de \(X\) tia, ke \(Y \implies A\).
La sistemon el ĉiuj esprimoj kun la rilato \(\implies\) oni nomas deduktsistemo.
Oni povas konstrui deduktsistemon ankaŭ alimaniere. Ni volas signi la aron de ĉiuj esprimoj per \(F\). \(n\)-argumenta deduktregulo estas \((n+1)\)-argumenta rilato \(R\) en \(F^{n+1}\). Pluropo \((A_1,...,A_n,A_0)\) estas apliko de la regulo \(R\) al la premisoj \(A_1,...,A_n\) kun la konkludo \(A_0\).
Por regularo \(\Delta\) ni povas difini deduktrilaton \(\stackrel{\Delta}{\implies}\) tiel: Por iu esprimaro \(X\) estu \(X^\Delta\) la plej malgranda aro, kiu plenumas la postulon: Se \((A_1,...A_n,A_0) \in R; R \in \Delta\) kaj \(A_1,...,A_n \in X^\Delta\), tiam ankaŭ \(A_0 \in X^\Delta\). Nun ni difinas \(X \stackrel{\Delta}{\implies} A: \iff A \in X^\Delta\). Estas pruveble, ke tiamaniere difinita deduktrilato estas ekvivalenta nocio al la unue difinita.
Aksiomsistemoj
Oni volas fiksi kelkajn esprimojn tiel, ke ĉiuj ĝenerale validaj esprimoj estas dedukteblaj el tiuj esprimoj per kelkaj fiksitaj deduktreguloj. Tiujn esprimojn oni tiam nomas aksiomoj.
Jen aksiomaro AI:
(1) \(A \implies (B \implies A)\)
(2) \(((A \implies B) \implies A) \implies A\)
(3) \(((A \implies B) \implies (B \implies C)) \implies (A \implies C)\)
(4) \(A \land B \implies A\) (5) A \(\land B \implies B\)
(6) \((A \implies B) \implies ((A \implies C) \implies (A \implies B \land C))\)
(7) \(A \implies A \lor B\) (8) \(B \implies A \lor B\)
(9) \((A \implies C) \implies ((B \implies C) \implies (A \lor B \implies C))\)
(10) \((A \iff B) \implies (A \implies B)\) (11) \((A \iff B) \implies (B \implies A)\)
(12) \((A \implies B) \implies ((B \implies A) \implies (A \iff B))\)
(13) \((A \implies B) \implies (\lnot B \implies \lnot A)\)
(14) \(A \implies \lnot\lnot A\) (15) \(\lnot\lnot A \implies A\)
Se \(\stackrel{\alpha}{\implies}\) estas la deduktrilato apartenanta al la regulo \(R := \{(A;A \implies B;B)|A,B esprimoj\}\) tiam ni difinas deduktrilaton µ \(X \implies A :\iff X \cup \textbf{AI} \stackrel{\alpha}{\implies} A\). Esprimo \(A\) estas ĝenerale valida, se ĝi estas deduktebla el la aksiomoj \(\bf{AI}\) per \(\stackrel{\alpha}{\implies}\). Fine iu esprimo \(A\) estas deduktebla el iu esprimaro \(X\) laŭ nia ĵus konstruita aksiomsistemo ekzakte tiam, kiam ĝi estas konkludebla.
Alia aksiomsistemo AII sen \(\iff\) estas:
(1) \(A \implies (B \implies A)\)
(2) \((A \implies B) \implies ((A\implies(B\implies C)) \implies (A\implies C))\)
(3) \((A\land B)\implies A\) \((4)\)(A\land B)\implies B$$
(5) \(A\implies(B\implies(A\land B))\)
(6) \(A\implies (A\lor B)\) (7) \(B\implies (A\lor B)\)
(8) \((A\implies C) \implies ((B\implies C) \implies ((A\lor B)\implies C))\)
(9) \((A\implies B) \implies((A\implies\lnot B)\implies \lnot A)\)
(10) \(\lnot\lnot A \implies A\)
Tria AIII:
(1) \(A\implies(B\implies A)\)
(2) \((A\implies(B\implies C)) \implies((A\implies B)\implies(A\implies C))\)
(3) \((\lnot A\implies \lnot B)\implies ((\lnot A \implies B)\implies A)\)
Taskoj
(1) Montru, ke por ĉiu aserta esprimo ekzistas ekvivalenta esprimo sen la funkcisignoj \(\iff\) kaj \(\implies\) !
(2) Montru, ke po ĉiu aserta esprimo ekzistas ekvivalenta esprimo, kiu entenas nur la funkcisignojn \(\implies\) kaj \(\lnot\) !
(3) Pruvu, ke por iuj du esprimoj A kaj B la sekvaj asertoj estas ekvivalentaj:
(a) \(A\implies B\) estas ĝenerale valida
(b) \(A\land\lnot B\) estas ne plenumebla
(c) la modelo de A estas sub-aro de la modelo de B!
(4) Montru, ke la sekvaj esprimoj estas dedukteblaj el la aksiomsistemo AI:
(a) \(((p\implies q)\land(r\lor q))\implies(p\implies q)\)
(b) \(p \iff \lnot\lnot p\) !
(5) Montru, ke la la aksiomsistemo AIII estas deduktebla el AII per la regulo \(R\) kaj substituo de esprimoj!