Simplaj

  1. Du patroj kaj du filoj kaptis tri fiŝojn. Ĉiu el la viroj portas hejmen unu. Kiel tio eblas?

  2. Du viroj volas transiri riveron. Ili renkontas du knabojn kun boato ĉe la bordo, sed ĝi eltenas nur 90kg. Ĉiu el la viroj pezas tiom dum la knaboj pezas nur po 45 kg. Kiel la du viroj povas ambaŭ atingi la alian bordon?

  3. Librovermo enrampas la unuan volumon el sume 10, starantaj unu apud la alia, inter la kovrilo kaj paĝo 1. Ĝi tramordas sin tra ĉiuj de la 500-paĝaj volumoj kaj elrampas inter paĝo 500 kaj la dorsa kovrilo. Tra kiom da kovriloj kaj paĝoj la librovermo rampis?

  4. Vojaĝanto renkontas ĉe vojforko du inidĝenojn. Onidire unu el ili ĉiam mensogas la alia neniam, sed li ne scias kiu el ambaŭ mensogas. La vojaĝanto deziras ekscii, kiu el ambaŭ vojoj kondukos lin al la vilaĝo, kiun li celas atingi. Kiel li devas demandi, ke respondoj de “jes” aŭ “ne” indikas la ĝustan vojon?

Pli malfacilaj

  1. Prezentu la nombron 100 nur per la cifero 9 kaj la aritmetikaj operacioj +, -, *, /.

  2. Tri kvaronoj de kvadrato (◰) distranĉu en kvar identajn pecojn. Desegnu vian solvon.

  3. Distranĉu la restintan kvaronon de la kvadrato en kvin identajn pecojn.

  4. Rearanĝu dek alumetojn: / / / / / / / / / / al kvin krucoj: X X X X X. Se vi movas alumeton vi devas transiri du aliajn alumetojn kaj vi rajtas nur unufoje movi ĝin.

  5. Laŭ kiom da kombinoj oni povas elekti 6 nombrojn el 49? Kiam laŭ kiom da 6 el 36?