Cikloido estas ebena kurbo, naskita de punkto apartenanta al cirklo, kiu ruliĝas sur fiksa rekto. Kiel parametra ekvacio oni povas doni ĝin kun (\(\lambda=1\)) kiel:

\(x=r(\theta-\lambda\sin{\theta})\); \(y=r(1-\lambda\cos{\theta})\)

La parametro \(r\) estas la radiuso de la cirklo kaj \(\theta\) donas la angulon je kiu la cirklo turniĝis. Ĉar la cirklo ruliĝas laŭ sia perimetro sur la x-akso, la rulita distanco (t.e. la x-koordinato de la cirkla centro kaj la punkto, kie la cirklo tuŝas la x-akson) mezuras \(\theta r\) kaj la periodo \(2\pi r\).

Cikloido x y λ=1

1