Metaloj havas mankon de elektronoj en siaj eksteraj altenergiaj orbitaloj. Tiel iliaj atomoj povas formi inter si densan kradon, kie orbitaloj de najbaraj atomoj parte okupas la saman spacon.

La valentaj elektronoj povas relative facile ŝanĝi inter tiuj interkovrantaj orbitaloj formante per siaj negativaj ŝargoj kvazaŭ fluan gluaĵon inter la pozitive ŝargitaj katjonoj.

Do metala ligado estas unuflanke karakterizita per translokiĝo de elektronoj kiel ĉe jona ligado kaj aliflanke elektronoj estas komunigitaj kiel ĉe kovalenta ligado. Sekve metala krado estas fenomeno dunatura havanta ecojn kaj de jona krado kaj de grandega molekulo.