Atomoj strebas al la favora elektron-distribuo de nobelaj gazoj. Por atingi tion, metalaj atomoj povas fordoni troajn valentajn elektronojn, dum nemetalaj povas akcepti ilin por kompletigi sian okopon.

Per tio la metala atomo ricevas pozitivan ŝargon, t.e. fariĝas pozitiva jono dum la nemetala fariĝas negativa jono. Per elektrostatika forto ili tiriĝas unu al alia, tiel formante jonan ligon. Do jona ligo baziĝas sur transigo de elektrono kaj elektrostatika altirforto.

La sekva skema movbildo montras tiun principon ĉe atomo de natrio kaj atomo de kloro formantaj NaCl t.e. kuirsalon.

En la realo interagas ne nur du atomoj sed multaj samtempe kaj ĉar elektrostatikaj fortoj efikas inter ĉiuj pozitivaj kaj negativaj jonoj formiĝas jona krado kiel montrita en la malsupra bildo.

Jonaj ligoj cetere povas formiĝi ne nur inter atomoj, sed ankaŭ inter molekuloj.