Elektronegativeco de elemento estas mezuro pri la kapablo de ĝiaj atomoj altiri ligajn elektronojn al si. Tiel du atomoj kun sama elektronegativeco formas egalecajn kovalentajn ligojn. Se la elektronegativeco diferencas (pli ol 0,5), la ligo ne estas egalmezura, t.e. poluseca. Sed ĉe tre granda diferenco (2.0 aŭ pli) la ligo estas jona, ĉar elektrono komplete transiras de unu atomo al alia.1

La intervalon de 1,7 ĝis 2,0 oni foje nomas jona transiro, ĉar foje necesas pli detale esplori, ĉu tiam temas pri poluseca aŭ jona ligo.

1

Polusecaj ligoj

Se ni rigardas ekzemple molekulon de metanolo ni ricevas la sekvajn diferencojn por la unuopaj ligoj:

\(\ce{C-H}: 2,55-2,20 = 0,35\)
\(\ce{C-O}: 3,44-2,55 = 0,89\)
\(\ce{O-H}: 3,44-2,20 = 1,24\)

Ĉiuj do estas kovalentaj, sed oksigeno pro sia alta elektronegativeco pli forte altiras la elektronojn de la hidrogena kaj karbona ligantoj. Tiel estiĝas poluseca ligo kiu rezultas en negativa parta ŝargo ĉe la oksigenatomo kaj pozitiva parta ŝargo ĉe la najbara hidrogenatomo.

elektrostatika potencialo de metanolo

fontoj