En ĥemio rolas precipe la elektronoj de la eksteraj orbitaloj. Vidu la paĝon pri elektrondistribuo.

Ĉe la elementoj de la ĉefaj grupoj en la perioda sistemo de elementoj tio estas la elektronoj de la p- kaj s-orbitaloj. Ilia nombro deriviĝas de la numero de la grupo (1 ĝis 8).

Ĉe la transirmetaloj en la malĉefaj grupoj aldoniĝas elektronoj de la d-orbitalo de la antaŭa ŝelo.

La okopa regulo

La atomoj strebas al elektrondistribuo de noblaj gasoj kun plenaj eksteraj orbitaloj, kio estas energie favora stato. Ĉe hidrogeno tio estas du elektronoj ĉe aliaj elementoj ok. Tial oni nomas ĝin la regulo de la ok.

Por atingi tion, atomoj ligiĝas inter si laŭ tri bazaj manieroj:

  1. metaloj donas troajn elektronojn al nemetaloj, formas jonajn ligojn; ekzemplo estas ordinara salo uzata en la kuirejo (\(\ce{NaCl}\))
  2. nemetaloj uzas kelkajn eksterajn elektronparojn komune en kovalentaj ligoj tiel formante molekulojn; ekzemplo estas akvo (\(\ce{H2O}\)) aŭ oksigno (\(\ce{O2}\))
  3. metaloj formas kradon de pozitivaj jonoj inter kiuj elektroj povas libere moviĝi, kion oni nomas metala ligado

Ĉar noblaj gasoj troviĝas jam en favora stato ili tre malofte aperas en molekuloj.