… paĝo en preparo …

spektro de nigra radianto

1000K

Nia suno havas surfacan temperaturon de preskaŭ 5800K. La maksimumo estas ĉe 500nm, do en la bluverda parto de la spektro. Tamen, ĉar ĝi lumegas tra la tuta spektro, ĝia lumo aperas blanka - almenaŭ se oni rigardus ĝin el la kosmo.

Tra la atmosfero ĝia lumo aperas flava al niaj okuloj. La blu-violaj radioj difuziĝas en la atmosfero, pro kio la spektro ŝoviĝas al la ruĝa flanko. Aldone subjektive ni perceptas ĝin eĉ pli flava en kontrasto kun la blua fono.

Tero havas surfacan temperaturon de ĉirkaŭ 300K. La spektra maksimumo en la transruĝa parto de la spektro, nevidebla al niaj okuloj. Tial nokte, sen alia lumo, ĉio ŝajnas nigra. Nur per specialaj aparatoj oni povas videbligi transruĝan lumon. Ankaŭ iuj serpentoj kapablas vidi ĝin per specialaj kavaj organoj ĉe la kapo.

Formulo priskribanta la fortecon de iu ondolongo en la spektro de nigra radianto:

\[S(\lambda) = \frac{2 \pi h c^2}{\lambda^5} \frac{1}{e^{hc / \lambda k_B T}-1}\]