Esencaj por ĉiu surtera vivo estas ses nemetalaj elementoj, kiuj estas nek halogenoj, nek noblaj gasoj. Ĉu vi trovas ilin en la elementspiralo?

Elementospiralo [Mardeg ĉe la angla Vikipedio, CC BY-SA 3.0]

Kelkaj komunaj ecoj de tiuj elementoj estas, ke ili kapablas korodi metalojn, ligiĝas kun si mem kaj troviĝas sur la tero en elementa formo aŭ kombinite kun oksigeno aŭ sulfuro.

Pliaj vivgravaj elementoj

Kompreneble krom tiuj bazaj elementoj ankaŭ aliaj plenumas gravajn rolojn en organismoj, ekz-e en la homa korpo:

  • kalcio, la kvina plej ofta elemento (Ca: 1,5% de maso) en la homa korpo, kalio (K: 0,4%) kaj natrio (Na: 0,2%), ludantaj gravajn rolojn en la skeleto, funkciado de nervoj kaj muskoloj kaj diversaj regulaj procezoj.
  • fero (F: 0,005%) havanta gravan rolon por la transportado de oksigeno en la organismo. Aperante en la metalproteino hemoglobino ĝi donas la ruĝan koloron al la sango.

La nutraĵocikloj

Ĉar la vivesencaj elementoj estas partoprenantoj en multaj biologiaj procezoj de sin nutrantaj organismoj, ili submetiĝas al akcelita cirkulado en la geoĥemia sistemo de la tero. Oni nomas ilin nutraĵocikloj. La cirkulado de la vivesencaj elementoj do estas kombino de pli malrapidaj neorganikaj ĥemiaj procezoj kaj la akcelitaj bioĥemiaj.